Naciaj parkoj de Barato

Jen listo de ĉiuj naciaj parkoj de Barato (angle: national parks of India).

La unua barata nacia parko (IUCN-protektita areo de 2-a kategorio) estis fondita en 1935 sub la nomo Hailey National Park, kiu nuntempe portas la nomon de Nacia Parko Jim Corbett. En 1970, Barato posedis nur kvin naciajn parkojn.

En 1972 Barato validigis la Wildlife Protection Act kaj la projekton Tigro por protekti la vivospacon de endanĝeritaj specioj.

Ekde aprilo 2007 ekzistas 96 naciaj parkoj. Ĉiuj kune havas areon de 38.029,18 km², tio estas 1,16 % de la tuta areo de Barato.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search